Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Kial kantas vi, poetoj bonaj?

Kial kantas vi, poetoj bonaj,
tiatempe kial kanti plu?
Ne aŭskultas vin la mondo, dronas
via voĉo en batala bru'.

Bonaj knaboj, metu for la liron:
la muziko estas sen util';
ĝi, vi scias, disperdiĝas, kiel
inter tondroj la alaŭda tril'.

Eble jes. Sed birdo ne demandas,
ĉu aŭskultas ie hom' pri ĝi:
la alaŭdo en la blua alto
por si kantas kaj por sia Di'.

Por si flugas kant' el mia koro,
se ĝin tuŝas ĝojo aŭ turment',
flugas kantoj, kiel deŝiritaj
rozpetaloj flirtas en la vent'.

Kantu, fratoj, eĉ pli laŭta estu,
ol ĝis nun ĝi estis, via kord':
miksu sin al tera bru' konfuza
kelkafoje pura ĉiel-akord'.

Ruiniĝis duonmond'. Okulojn
korojn ĝenas la dezerta ter',
kovru do la kalvajn rubojn kanto
kaj animo kiel la heder'.